Utilaj informoj
Situo: Pollando situas centre en Eŭropo. La ĉefurbo estas Varsovio (ankaŭ la plej loĝata urbo). Bjalistoko estas la plej granda urbo en nord-orienta Pollando, proksime de limoj al Belorusio kaj Litovio.
Loĝantaro: Pollando havas ĉ. 38 100 000 loĝantojn, el kiuj 96% estas poloj. En Bjalistoko loĝas ĉ. 300 000 homoj. Ĝi estas la 2-a plej dense loĝigita kaj 11-a plej homplena ĉefurbo de vojevodio (regiono) en Pollando, kun naciaj minoritatoj: belorusoj, rusoj, tataroj, ciganoj kaj ukrainoj.
Klimato: En Pollando ĝi estas ĉefe modera. Someroj estas kutime varmaj – la meztemperaturoj varias inter 20 °C (68 °F) kaj 27 °C (80,6 °F). Mezkvanto de atmosfera precipitado dum jaro estas ĉ. 600 mm.
Lingvoj: La pola estas la sola oficiala lingvo. En Bjalistoko vi facile interkomunikiĝos ruse. Kun junaj homoj vi povos interparoli angle.
Mono: La oficiala mono estas la zloto (en la pola: zloty, PLN), dividita en 100 groŝoj. Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20, 50 groŝoj kaj 1, 2, 5 zlotoj. Monbiletoj: 10, 20, 50, 100 kaj 200 zlotoj. Monŝanĝado eblas en flughavenoj, stacidomoj, bankoj kaj monŝanĝejoj. Multaj hoteloj, restoracioj, vendejoj akceptas kreditkartojn (VISA, Eurocard, American Express).
Loka tempo: UTC +1 horo (+2 horoj somere). Trinkakvo: Kranakvo estas bonkvalita, sed la homoj ofte preferas aĉeti mineralan akvon (niegazowana = sengasa, gazowana = kun gaso).
Laborhoroj: Vendejoj kutime laboras de la 9-a ĝis la 18-a de lundo al vendredo kaj de la 10-a ĝis la 14-a sabate. Pluraj manĝaĵvendejoj kaj ĉiuj superbazaroj estas malfermitaj dum tuta semajno.
Elektro: La elektra tensio estas 230-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj.
Transporto: Oni moviĝas tra Bjalistoko plej facile, rapide kaj malmultekoste per publika transporto. Bus-biletoj estas vendataj en gazetaj kioskoj kaj vendejoj. Oni povas aĉeti plenan bileton aŭ rabatan por la urbo (la 1-a zono), la komunumo ekster la urbaj limoj (la 2-a zono) kaj la komunumo inkluzive la urbon mem (la 1-a kaj la 2-a zonoj). Eblas aĉeti noktajn biletojn kaj specialajn biletojn por unu noktotago aŭ por tri semajnofinaj tagoj (12 zlotojn). Estas ebleco uzi taksiojn kaj lui aŭtomobilon.
| Tipoj de biletoj | PREZOJ DE BILETOJ LAŬ ZONOJ (en zlotoj) | |||||
La 1a zono | La 2a zono | La 1a + la 2a zonoj (La tuta komunumo) | ||||
| Plena | Rabata | Plena | Rabata | Plena | Rabata | |
| UNUFOJA BILETO | ||||||
| Unufoja taga | 2,00 | 1,00 | 1,60 | 0,80 | 3,60 | 1,80 |
| Unufoja nokta | 4,00 | 2,00 | * | * | * | * |
| MULTFOJA BILETO | ||||||
| 24-hora | 8,00 | 4,00 | * | * | 14,00 | 7,00 |
| 3-taga (semajnfina) | 12,00 | 6,00 | * | * | 18,00 | 9,00 |
Medikamentoj: Se vi uzas preskribitan medikamenton, bv. kunporti kuracistan recepton en la latina. Apotekoj funkcias dum la normalaj laborhoroj (vd. supre). Apoteko malfermita tage kaj nokte troviĝas ĉe la strato Suraska 4.
Sanservoj: Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.
Gravaj telefonnumeroj: Polico, fajrobrigado kaj urĝa medicina helpo 112, informoj pri lokaj telefonnumeroj 118 913 (en Bjalistoko), helpo SOS en Esperanto – informoj por kongresanoj en Pollando 648 171 168
Telefonado: Prefikso por telefoni de eksterlando al Pollando estas +48; oni ellasu la unuan nulon de la regiona antaŭnumero (ekzemple, 085 por Bjalistoko). Por telefoni de Pollando al eksterlando: 00 + landokodo + telefonnumero. Eblas telefoni el ĉiuj telefonbudoj rekte al eksterlando. La telefonbudoj uzas telefonkartojn aĉeteblajn en poŝtoficejoj kaj gazetaj kioskoj.
Interreto: En Bjalistoko senpagaj sendrataj retkonektoj (512 kbps) uzeblas en pluraj lokoj: sur la skvaro kun Zamenhof-monumento, sur la placo apud la Dramteatro, sur la ĉefa foirplaco, ĉe altlernejoj (i.a. la Politekniko, kie ni kongresos), hoteloj, restoracioj ktp. Krome estas retkafejoj (1,50 zlotojn por 15 minutoj, ekzemple).
Sekureco: Bjalistoko estas, laŭ policaj statistikaĵoj, la plej sekura urbo en Pollando. Estu tamen atentema pri dokumentoj, mono, poŝtelefonoj k.s.
Memoraĵoj: La plej tipaj memoraĵoj el Bjalistoko estas meti-artaĵoj: du-varpaj teksaĵoj, potaĵoj, brodaĵoj, pajlaĵoj, lignaĵoj kaj trikaĵoj.


