Salutmesaĝoj

karaj gesamideanoj
mi tre kore dankas vin pro chio, kion vi faris
por helpi min persone au nin kolektive por
ke estu granda sukceso chi tiu jhusa kongreso
en via lando, kiun mi vizitis unuafoje.

amike salutas kaj gratulas
Probal Daŝgupta

 

Karaj geamikoj, bonvolu akcepti miajn korajn dankojn okaze de la bone organizita kaj
efektivigita kongreso - certe la plej bona UK en la lastaj jaroj!

Ni esperu, ke malgrau la tre malfacila kaj fortokonsuma organizado, la bjalistoka
esperantistaro daurigos sian por- kaj peresperantan laboradon, kiun "La
Ondo" volonte subtenos.

Amike via,
AlKo

 

Karaj!

Mia propranome mi dankas al Vi cxiuj pro bone organizita kaj interesa kongreso.
La samon konstatis miaj gekolegoj el nia lando kaj el eksterlando.
Dankon Ela, Nina, Jarek, Przemek kaj aliaj kiujn mi ne konas........

Jen dankesprimo de mia hungara amiko, kiun mi ricevis al Vi per Skype

[16:43:01] Dr. Flender György: Nedankinde, la kongreso estis neforgesebla evento
[16:43:38] Dr. Flender György: Dankon la polaj organizantoj, helpantoj: Georgo

Kun saluto Stanislavo Mandrak

 

Karaj organizantoj
nun mi jam estas kelkajn tagojn hejme kaj pli kal pli la kutima vivo denove plenumas miajn tagojn, sed la bela UK, bonege organizita, daŭras en mia kapo.
Mi jam diris en Bialistoko, ke vi admirinde organizis kaj realigis ĉion. Gratulon por via plena sukceso!
Gerardo Weber/Germanio

 

Denove dankon por la plej bela el miaj 22 UKoj.
Bruchjo Kassini

 

Estimataj,
partopreninte vian bone organizitan programrichan kaj belan kongreson ni volas danki al vi chiuj, kiuj laboregis antau, dum kaj post la kongreso por sukcesigi la aferon.
Kun ghojo ni rememoras la belajn kaj interesegajn tagojn en via urbo. Ni nur povas diri, ke ni certe revizitos Bjalistokon.
Ilona Schmidt-Bohr kaj Wolfgang Bohr
Germanio

 

Tempo flugas! Jam unu semajnon ni estas hejme.
Walter kaj mi opinias ka la Bjalistoka UK estis unu el la plej belaj.
Cxio estis bone organizita kaj ni sentis veran E°-kulturan etoson.
Dankon pro cxio. Ankaux la urbaj instancoj meritas grandan lauxdon pro
siaj atingoj en la urbo Bjalistoko.
amike via,

Flory W.

 

Lau mallongiga vojo