Transporto el Varsovio al Bjalistoko
2009/07/19
Al venintoj per aviadilo ni proponas vojaĝi al Bjalistoko per buseto (20-persona) jam de la flughaveno „Okęcie”.
La busfirmao nomiĝas Polasie Express, la haltejo situas antaŭ la einirejo kaj la horaro estas jena:
ekiro - alveno al Bjalistoko
6.30 - 10.15
11.30 -15.00
13.15 - 17.00
14.30 -18.15
17.15 - 21.15
20.30 - 24.45
00.45 - 04.00
Biletojn vi aĉetos ĉe la ŝoforo.
Se vi ne sukcesos ricevi lokon, iru al la flughavena informejo kie vi ricevos skriban informon en Esperanto kiamaniere atingi Bjalistokon per trajno.
Se vi venos per trajno, en Bjalistoko sur la kajo apud la lokomotivo atendos vin volontulo, kiu helpos vin atingi la kongresejon.
Se vi venos per Podlasie Express aĉetu en butiko trafikbileton kontraŭ 2 PLN kaj vojaĝu per la linio n-ro 19 tri haltejojn ĝis la haltejo "Kopernika/Pawilon". Via komenca haltejo troviĝas antaŭ la busa stacidomo. Post la elbusiĝo demandu pri Politekniko - ĝi troviĝas 100 metrojn de la haltejo.


